Eliro 23:7
De mensogaĵo malproksimiĝu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; ĉar Mi ne pravigos maljustulon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Ne forklinu la rajton de via malriĉulo en lia juĝa afero.
8Donacojn ne akceptu; ĉar donacoj blindigas vidantojn kaj malĝustigas la aferojn de virtuloj.
Cross References
Exodus 23:1Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.
Leviticus 19:11Ne ŝtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.
Deuteronomy 27:25Malbenita estu, kiu prenas subaĉeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
Psalms 94:21Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.
Proverbs 11:21Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.
Isaiah 5:20Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!