Eliro 28:43
Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aŭ kiam ili alproksimiĝos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna leĝo ĝi estu por li kaj por lia idaro post li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 27:21En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas antaŭ la atesto, aranĝadu ĝin Aaron kaj liaj filoj de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo. Tio estu eterna leĝo en la generacioj de la Izraelidoj.
Leviticus 3:17Ĝi estu eterna leĝo por viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝlokoj; sebon kaj sangon neniam manĝu.
Leviticus 5:17Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj fariĝis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon:
Leviticus 20:19Kaj la nudecon de la fratino de via patrino kaj de la fratino de via patro ne malkovru; ĉar li nudigis sian korpoparencinon, ili portu sian pekon.
Leviticus 22:15Ili ne malhonoru la sanktaĵojn de la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la Eternulo.
Numbers 15:15Por la tuta komunumo devas esti unu leĝo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; leĝo eterna en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaŭ por la fremdulo, estu antaŭ la Eternulo.