Levidoj 3:17
Ĝi estu eterna leĝo por viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝlokoj; sebon kaj sangon neniam manĝu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 9:4Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu.
Exodus 28:43Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aŭ kiam ili alproksimiĝos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna leĝo ĝi estu por li kaj por lia idaro post li.
Leviticus 6:15Kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la delikata faruno de la farunofero kaj el ĝia oleo, kaj la tutan olibanon, kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel agrablan odoraĵon, memoraĵon al la Eternulo.
Leviticus 7:23Diru al la Izraelidoj jene: Sebon de bovo kaj de ŝafo kaj de kapro neniam manĝu.
Leviticus 7:26Kaj nenian sangon manĝu en ĉiuj viaj loĝejoj, nek el birdoj, nek el brutoj.
Leviticus 10:9Vinon kaj ebriigaĵon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna leĝo en viaj generacioj.