Eliro 3:7
Kaj la Eternulo diris: Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj; Mi scias ĝiajn suferojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 29:32Kaj Lea gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Ruben, ĉar ŝi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.
Exodus 1:8Aperis en Egiptujo nova reĝo, kiu ne konis Jozefon.
Exodus 2:23Post longa tempo mortis la reĝo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj ĝemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.
Exodus 22:23Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi aŭdos ilian krion;
2 Kings 13:4Sed Jehoaĥaz ekpreĝis al la Eternulo, kaj la Eternulo aŭskultis lin, ĉar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la reĝo de Sirio.
Nehemiah 9:9Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi aŭdis ilian kriadon ĉe la Ruĝa Maro;