Genesis 29:32
Kaj Lea gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Ruben, ĉar ŝi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
31Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malŝlosis ŝian uteron; sed Raĥel estis senfrukta.
Cross References
Genesis 16:11Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon.
Genesis 35:22En la tempo, kiam Izrael loĝis en tiu lando, Ruben iris kaj kuŝis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio aŭdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du:
Genesis 37:21Sed tion aŭdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne mortigu lin.
Genesis 42:22Kaj Ruben respondis al ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata.
Genesis 46:8Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben.
Exodus 3:7Kaj la Eternulo diris: Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj; Mi scias ĝiajn suferojn.