Exodus 33:3
Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; ĉar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 3:17Kaj Mi diris: Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
Exodus 23:21Gardu vin antaŭ lia vizaĝo kaj aŭskultu lian voĉon; ne incitu lin, ĉar li ne pardonos vian pekon; ĉar Mia nomo estas en li.
Exodus 32:14Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.
Exodus 34:9Kaj li diris: Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, ĉar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedaĵo.
Numbers 13:27Kaj ili rakontis al li, kaj diris: Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en ĝi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas ĝiaj fruktoj;
Numbers 14:12Mi frapos ĝin per pesto kaj ekstermos ĝin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan kaj pli fortan ol ĝi.