Exodus 3:17
Kaj Mi diris: Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 15:21kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Jebusidojn.
Genesis 50:24Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el ĉi tiu lando en la landon, pri kiu Li ĵuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.
Exodus 3:8Kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi ĝin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj.
Exodus 33:3Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; ĉar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo.
Numbers 13:27Kaj ili rakontis al li, kaj diris: Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en ĝi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas ĝiaj fruktoj;
Joshua 5:6Ĉar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, ĝis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la voĉon de la Eternulo; al ili la Eternulo ĵuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.