Eliro 40:35
Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, ĉar kuŝis sur ĝi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
34Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
Cross References
Exodus 29:43Kaj Mi aperados tie antaŭ la Izraelidoj, kaj la loko sanktiĝos per Mia gloro.
Numbers 9:15En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaŭ aspekto de fajro ĝis la mateno.
1 Kings 8:11Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.
2 Chronicles 7:2Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.
Isaiah 6:4Ekŝanceliĝis de la vokanta voĉo la kolonoj de la pordo, kaj la domo pleniĝis de fumo.
Ezekiel 43:4Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten.