Nombroj 9:15
En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaŭ aspekto de fajro ĝis la mateno.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
16Tiel estis ĉiam: nubo ĝin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto.
Cross References
Exodus 14:19Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili;
Exodus 33:9Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, malleviĝadis nuba kolono kaj stariĝadis ĉe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo.
Exodus 40:17En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato estis starigita la tabernaklo.
Exodus 40:35Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, ĉar kuŝis sur ĝi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
Numbers 10:34Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.
Numbers 17:7Kaj Moseo kuŝigis la bastonojn antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de atesto.