Eliro 6:25
Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj ŝi naskis al li Pineĥason. Tio estas la ĉefoj de la Leviidoj laŭ iliaj familioj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
24Kaj la filoj de Koraĥ: Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Koraĥidoj.
Cross References
Numbers 25:7Kiam tion vidis Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li leviĝis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon.
Numbers 31:6Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pineĥason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano.
Joshua 22:31Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj: Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, ĉar vi ne faris kontraŭ la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraŭ la mano de la Eternulo.
Judges 20:28kaj Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaŭ ĝi en tiu tempo); kaj ili diris: Ĉu ni devas plue elpaŝi batale kontraŭ niajn fratojn la Benjamenidojn, aŭ ĉu ni devas ĉesi? Kaj la Eternulo diris: Iru, ĉar morgaŭ Mi transdonos ilin en viajn manojn.
Psalms 106:30Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon; Kaj la epidemio haltis.