Eliro 7:19
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super ĉian kolektiĝon de iliaj akvoj, kaj ili fariĝu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj ŝtonaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 4:9Kaj se ili ne kredos eĉ al ambaŭ tiuj signoj kaj ne aŭskultos vian voĉon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj verŝu ĝin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, fariĝos sango sur la seka tero.
Exodus 8:16Tiam la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el ĝi fariĝos pikmuŝoj en la tuta lando Egipta.
Exodus 9:33Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis siajn manojn al la Eternulo; tiam ĉesiĝis la tondroj kaj la hajlo, kaj pluvo ne plu verŝiĝis sur la teron.
Exodus 10:21Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj fariĝos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.
Exodus 14:26Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn ĉarojn kaj iliajn rajdantojn.