Eliro 7:20
Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaŭ la okuloj de Faraono kaj antaŭ la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformiĝis en sangon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 4:9Kaj se ili ne kredos eĉ al ambaŭ tiuj signoj kaj ne aŭskultos vian voĉon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj verŝu ĝin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, fariĝos sango sur la seka tero.
Exodus 7:10Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron ĵetis sian bastonon antaŭ Faraonon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ĝi fariĝis serpento.
Exodus 17:5Kaj la Eternulo diris al Moseo: Preteriru antaŭ la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la ĉefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru.
Numbers 20:8Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaŭ iliaj okuloj al la roko, kaj ĝi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj ĝiajn brutojn.
Psalms 105:29Li ŝanĝis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fiŝojn.
Revelation 8:8Kaj la dua anĝelo trumpetis, kaj kvazaŭ granda monto, per fajro brulanta, estis ĵetita en la maron; kaj triono de la maro fariĝis sango;