Eliro 9:16
sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
15Ĉar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero;
17Ankoraŭ vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas ĝin.
Cross References
Exodus 14:17Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.
Exodus 18:11Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol ĉiuj dioj; ĝi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraŭ ili.
Joshua 2:10ĉar ni aŭdis, ke la Eternulo sekigis antaŭ vi la akvon de la Ruĝa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du reĝoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Siĥon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.
1 Samuel 4:8Ve al ni! kiu savos nin kontraŭ la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per ĉiaj frapoj en la dezerto.
2 Kings 19:35En tiu nokto eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.
Psalms 64:9Kaj ektimos ĉiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.