Libro de Jeĥezkel 11:12
Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies leĝojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laŭ la maniero de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 11
Cross References
Leviticus 18:3Laŭ la agoj de la lando Egipta, en kiu vi loĝis, ne agu; kaj laŭ la agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laŭ iliaj leĝoj ne kondutu.
Leviticus 26:40Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi kaj pri kio ili spitis Min.
1 Kings 11:33pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorkliniĝis al Aŝtar, diaĵo de la Cidonanoj, al Kemoŝ, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laŭ Miaj vojoj, por plenumi tion, kio plaĉas al Mi, kaj Miajn leĝojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.
2 Kings 16:10La reĝo Aĥaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la reĝo Aĥaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de ĝia tuta konstruo.
2 Kings 18:12pro tio, ke ili ne obeis la voĉon de la Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian interligon, ĉion, kion ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne plenumis.
2 Kings 21:9Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj.