Libro de Jeĥezkel 11:21
Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiaĵoj kaj abomenindaĵoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraŭ ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 11
Cross References
Jeremiah 1:16Kaj Mi eldiros Mian verdikton pri ili pro ĉiuj iliaj malbonagoj, pro tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ la faritaĵo de siaj manoj.
Jeremiah 17:9Malica estas ĉies koro, kaj nefidinda; kiu povas ĝin ekkoni?
Ezekiel 7:3Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn.
Ezekiel 9:10Tial ankaŭ Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon.
Ezekiel 14:3Ho filo de homo! ĉi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaŭ sia vizaĝo; ĉu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas?
Ezekiel 20:31alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per ĉiuj viaj idoloj ĝis la nuna tempo; ĉu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj.