Libro de Jeĥezkel 11:23
Kaj la majesto de la Eternulo leviĝis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 11
Cross References
Ezekiel 8:6Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindaĵojn, kiujn la domo de Izrael faras ĉi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraŭ denove vidos grandajn abomenindaĵojn.
Ezekiel 10:4Kaj leviĝis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo, kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo.
Ezekiel 43:2Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto.
Zechariah 14:4Liaj piedoj en tiu tempo stariĝos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaŭ Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendiĝos en la mezo en du partojn, de oriento ĝis okcidento, tiel, ke fariĝos tre granda valo, unu duono de la monto forŝoviĝos norden kaj la dua duono suden.