Libro de Jeĥezkel 16:43
Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per ĉio tio, Mi ankaŭ metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malĉastaĵon kun ĉiuj viaj abomenindaĵoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
44Jen ĉiu proverbisto diros pri vi proverbon: Kia la patrino, tia la filino.
Read all of Libro de Jeĥezkel 16
Cross References
Psalms 78:40Kiom da fojoj ili ĉagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo!
Psalms 95:10Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
Isaiah 63:10Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li fariĝis ilia malamiko kaj mem batalis kontraŭ ili.
Ezekiel 6:9Kaj viaj saviĝintoj rememoros Min inter la nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malĉastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malĉastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per ĉiuj siaj abomenindaĵoj.
Ezekiel 7:8Nun Mi baldaŭ elverŝos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn.
Ezekiel 11:21Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiaĵoj kaj abomenindaĵoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraŭ ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.