Libro de Jeĥezkel 21:31
Kaj Mi elverŝos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 21
Cross References
Psalms 18:15Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo, De Via minaca voĉo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.
Isaiah 14:4vi eldiros ĉi tiun mokokanton pri la reĝo de Babel, kaj diros: Kiel kvietiĝis la premanto, ĉesiĝis la tributo!
Isaiah 37:7Jen Mi metos en lin spiriton, ke, aŭdinte sciigon, li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
Jeremiah 4:7Leono leviĝas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmoviĝas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu loĝos en ili.
Jeremiah 51:20Vi estis por Mi martelo, ilo de batalo, kaj per vi Mi frakasis naciojn, kaj per vi Mi ekstermis regnojn;
Ezekiel 14:19Aŭ se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elverŝus sur ĝin Mian koleron en sango, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn,