Libro de Jeĥezkel 24:11
Kaj starigu la malplenan kaldronon sur ĝiaj karboj, por ke ĝi fariĝu varmega, por ke ĝia kupro brulruĝiĝu kaj ĝia malpuraĵo en ĝi fandiĝu kaj ĝia sedimento malaperu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Multigu la lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke eĉ la ostoj brulu.
Read all of Libro de Jeĥezkel 24
Cross References
Isaiah 1:25Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon.
Isaiah 27:9Tial tiamaniere estos forviŝita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros ĉiujn ŝtonojn de la altaroj kiel dispeciĝintaj kalkŝtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
Jeremiah 32:29Kaj venos la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj ekbruligos ĉi tiun urbon per fajro, kaj forbruligos ĝin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis verŝoferojn al aliaj dioj, por kolerigi Min.
Jeremiah 38:18sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, tiam ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj ili forbruligos ĝin per fajro, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj.
Jeremiah 52:13Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
Ezekiel 22:15Kaj Mi disĵetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon.