Libro de Jeĥezkel 27:31
kaj ili faros al si pro vi kalvaĵon, ĉirkaŭzonos sin per sakaĵo, kaj ploros pri vi kun maldolĉa koro maldolĉan ploron.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 27
Cross References
Deuteronomy 14:1Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio: ne faru sur vi entranĉojn kaj ne faru senharaĵon super viaj okuloj pro mortinto;
Isaiah 16:9Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinberĝardeno de Sibma; mi priverŝos vin per miaj larmoj, ho Ĥeŝbon kaj Eleale; ĉar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton.
Isaiah 22:12Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detranĉu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakaĵon.
Jeremiah 47:5Kalveco trafos Gazan, pereos Aŝkelon kaj la restaĵo de ilia valo. Kiel longe ankoraŭ vi faros al vi tranĉojn?
Ezekiel 7:18Ili zonos sin per sakaĵo; teruro ilin kovros; sur ĉiu vizaĝo estos honto, kaj ĉiuj kapoj estos senharaj.
Amos 8:10Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj ĉiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakaĵon sur ĉiujn lumbojn kaj kalvon sur ĉiun kapon; Mi aperigos ĉe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolĉeco.