Libro de Jeĥezkel 27:36
La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 27
Cross References
Psalms 37:10Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.
Jeremiah 18:16por fari sian landon dezerto, eterna mokataĵo, tiel, ke ĉiu, kiu trapasas ĝin, miras kaj balancas la kapon.
Jeremiah 49:17Edom fariĝos objekto de teruro; ĉiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri ĉiuj liaj vundoj.
Lamentations 2:15Kunfrapas pri vi siajn manojn ĉiuj preterirantoj; Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem, dirante: Ĉu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektaĵo de beleco, ĝojo de la tuta tero?
Ezekiel 26:14Mi faros vin nuda roko; vi fariĝos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; ĉar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Zephaniah 2:15Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster danĝero, kaj kiu parolis en sia koro: Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel ĝi estas ruinigita, fariĝis ripozejo por bestoj! Ĉiu preteriranto fajfos pri ĝi kaj svingos la manon.