Libro de Jeĥezkel 31:18
Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos ĵetita en la profundon subteran; kaj vi kuŝos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 31
Cross References
1 Samuel 17:36Kiel la leonon, tiel ankaŭ la urson via sklavo venkobatis; ankaŭ kun ĉi tiu necirkumcidita Filiŝto estos la sama afero, kiel kun ĉiu el tiuj, ĉar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio.
2 Chronicles 28:22En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraŭ la Eternulo, li, la reĝo Aĥaz.
Jeremiah 9:25Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam Mi punvizitos ĉiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn,
Ezekiel 31:2Ho filo de homo, diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo: Al kiu vi similigas vin en via grandeco?
Ezekiel 31:16Per la bruo de ĝia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi puŝos ĝin en Ŝeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoliĝos en la profundo subtera ĉiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, ĉiuj akvonutrataj.
Ezekiel 32:19Ĉu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kuŝu kun la necirkumciditoj.