Libro de Jeĥezkel 37:21
Kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe kaj venigos ilin en ilian landon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
20Kaj la lignoj, sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaŭ iliaj okuloj.
Read all of Libro de Jeĥezkel 37
Cross References
Deuteronomy 30:3tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Eternulo, via Dio.
Isaiah 27:12Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de la fluo de la Rivero ĝis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu.
Isaiah 49:12Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim.
Jeremiah 23:3Sed Mi kolektos la restaĵon de Miaj ŝafoj el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian paŝtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multiĝos.
Jeremiah 29:14Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el ĉiuj popoloj kaj de ĉiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi transloĝigis vin.
Jeremiah 30:10Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.