Libro de Jeĥezkel 43:11
Kaj se ili ekhontos pri ĉio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, ĝian aranĝon, ĝiajn elirojn kaj enirojn, ĉiujn ĝiajn manierojn kaj leĝojn, ĉiujn ĝiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu ĉion antaŭ iliaj okuloj, por ke ili observu ĉiujn ĝiajn instrukciojn kaj leĝojn kaj plenumu ilin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 43
Cross References
Ezekiel 11:20por ke ili sekvu Miajn leĝojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
Ezekiel 36:27Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.
Ezekiel 44:5Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo, atentu per via koro, rigardu per viaj okuloj, kaj aŭskultu per viaj oreloj ĉion, kion Mi diras al vi pri ĉiuj leĝoj de la domo de la Eternulo kaj pri ĉiuj ĝiaj instrukcioj; kaj atentu la eniron en la domon kaj ĉiujn elirojn el la sanktejo.
John 13:17Se ĉi tion vi scias, vi estas feliĉaj, se tion vi faras.
Hebrews 8:5kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de ĉielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; ĉar: Zorgu, Li diris, ke vi faru ĉion laŭ la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.