Epistolo al la hebreoj 8:5
kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de ĉielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; ĉar: Zorgu, Li diris, ke vi faru ĉion laŭ la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Epistolo al la hebreoj 8
Cross References
Exodus 26:30Starigu la tabernaklon laŭ ĝia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
Numbers 8:4Kaj jen estas la aranĝo de la kandelabro: forĝita el oro, de ĝia trunko ĝis ĝiaj floroj, forĝita ĝi estis; laŭ la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.
1 Chronicles 28:12kaj la desegnon de ĉio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne ĉiujn ĉambrojn ĉirkaŭe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktaĵoj,
Acts 7:44Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu ĝin laŭ la modelo, kiun li vidis.
Hebrews 9:9kio estas parabolo por la nuna tempo; laŭ kio estas oferataj donacoj kaj oferoj, kiuj ne povas laŭ la konscienco perfektigi la adoranton,
Hebrews 10:1Ĉar la leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn.