Libro de Jeĥezkel 44:15
Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimiĝadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaŭ Mi, por alporti al Mi grasaĵon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 44
Cross References
Leviticus 3:3Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,
Leviticus 17:5Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn buĉotojn, kiujn ili volas buĉi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaŭ la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili buĉu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo.
Numbers 16:5Kaj li ekparolis al Koraĥ kaj al lia tuta anaro, dirante: Morgaŭ la Eternulo montros, kiu estas Lia kaj kiu estas sankta, por ke Li alproksimigu lin al Si; kaj kiun Li elektos, tiun Li alproksimigos al Si.
Deuteronomy 10:8En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari antaŭ la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, ĝis la nuna tago.
2 Samuel 8:17Cadok, filo de Aĥitub, kaj Aĥimeleĥ, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto;
Jeremiah 33:18Kaj ĉe la pastroj Levidoj neniam mankos antaŭ Mi viro, alportanta bruloferon kaj fumiganta farunoferon kaj faranta buĉoferon.