Levidoj 17:5
Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn buĉotojn, kiujn ili volas buĉi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaŭ la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili buĉu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 21:33Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-Ŝeba, kaj preĝis tie al la Eternulo, la Dio eterna.
Genesis 22:13Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virŝafo malantaŭe implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo.
Exodus 24:5Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj buĉis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn.
Leviticus 7:11Kaj jen estas la leĝo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo:
1 Kings 3:2Tamen la popolo alportadis ankoraŭ oferojn sur altaĵoj, ĉar ĝis tiu tempo ankoraŭ ne estis konstruita domo al la nomo de la Eternulo.
1 Kings 14:23Kaj ankaŭ ili konstruis al si altaĵojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto kaj sub ĉiu branĉoriĉa arbo.