Libro de Ezra 4:2
tiam ili venis al Zerubabel kaj al la ĉefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili: Ni ankaŭ deziras konstrui kun vi, ĉar simile al vi ni ankaŭ serĉas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-Ĥadon, reĝo de Asirio, kiu venigis nin ĉi tien.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Kings 17:24Kaj la reĝo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut, Ava, Ĥamat, kaj Sefarvaim, kaj ekloĝigis ilin en la urboj de Samario anstataŭ la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj ekloĝis en ĝiaj urboj.
2 Kings 17:41Tiuj popoloj timis la Eternulon, sed ankaŭ al siaj idoloj ili servis, ankaŭ iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis iliaj patroj, tiel ili agas ĝis la nuna tago.
Ezra 1:5Kaj leviĝis la ĉefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, ĉiu, en kiu Dio vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem.
Ezra 3:2Kaj leviĝis Jeŝua, filo de Jocadak, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, por alportadi sur ĝi bruloferojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, la homo de Dio.
Psalms 73:8Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.
Isaiah 37:37Kaj Sanĥerib, la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en Nineve.