Libro de Ezra 4:3
Sed Zerubabel kaj Jeŝua kaj la aliaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili: Ne estas bone, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la reĝo Ciro, reĝo de Persujo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Chronicles 36:22En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon:
Ezra 1:3Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu lia Dio; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Eternulo, Dio de Izrael, de tiu Dio, kiu estas en Jerusalem.
Nehemiah 2:20Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili: Dio de la ĉielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, leviĝos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.
Isaiah 45:4Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laŭ via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis.
John 4:22Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; ĉar el la Judoj estas la savo.
Romans 9:4kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la promesoj;