Genezo 13:18
Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj ekloĝis en la arbareto Mamre, kiu estas en Ĥebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
17Leviĝu, trairu la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe, ĉar al vi Mi ĝin donos.
Cross References
Genesis 8:20Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el ĉiuj puraj brutoj kaj el ĉiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro.
Genesis 13:4al la loko de la altaro, kiun li tie faris antaŭe; kaj Abram tie preĝis al la Eternulo.
Genesis 18:1Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago.
Genesis 35:27Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak.
Numbers 13:22Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis ĝis Ĥebron, kie loĝis Aĥiman, Ŝeŝaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (Ĥebron estis konstruita sep jarojn antaŭ ol Coan de Egiptujo.)
Joshua 15:13Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laŭ la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas Ĥebron).