Genezo 15:13
Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14Tamen la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos; kaj poste ili eliros kun granda havo.
Cross References
Genesis 17:8Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili.
Exodus 1:11Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.
Exodus 5:1Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.
Exodus 22:21Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
Leviticus 19:34Kiel indiĝeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu ekloĝis ĉe vi, kaj amu lin kiel vin mem, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via Dio.
Deuteronomy 10:19Amu do la fremdulon; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.