Genezo 16:11
Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 21:17Kaj Dio aŭdis la voĉon de la knabo; kaj anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, ĉar Dio aŭdis la voĉon de la knabo el la loko, kie li estas.
Genesis 41:51Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, ĉar, li diris, Dio forgesigis al mi ĉiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro.
Exodus 3:7Kaj la Eternulo diris: Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj; Mi scias ĝiajn suferojn.
1 Samuel 1:20Post kelka tempo Ĥana gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Samuel, ĉar: De la Eternulo mi lin elpetis.
Psalms 22:24Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.
Matthew 1:21Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj.