Genezo 17:19
Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
18Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Iŝmael vivu antaŭ Vi!
Cross References
Genesis 16:11Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon.
Genesis 18:10Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo ĉe Sara, via edzino. Kaj Sara aŭskultis ĉe la pordo de la tendo, kiu estis malantaŭ Li.
Genesis 21:3Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskiĝis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.
Genesis 26:3Vivu kiel fremdulo en ĉi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; ĉar al vi kaj al via idaro Mi donos ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la ĵuron, kiun Mi ĵuris al via patro Abraham.
Luke 1:13Sed la anĝelo diris al li: Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano.
Galatians 4:28Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak.