Genesis 19:9
Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis ĉi tien kiel fremdulo, kaj vi volas juĝi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 11:6Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari.
Exodus 2:14Kaj tiu diris: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? ĉu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris: Videble la afero fariĝis sciata.
1 Samuel 17:44Kaj la Filiŝto diris al David: Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la kampo.
Proverbs 9:7Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata.
Proverbs 17:12Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco.
Ecclesiastes 9:3Ĉi tio estas malbona en ĉio, kio fariĝas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por ĉiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencaĵo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj.