Genesis 23:20
Kaj la kampo kaj la kaverno sur ĝi fariĝis tomba posedaĵo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de Ĥet.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 25:9Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Iŝmael en la duobla kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Coĥar, la Ĥetido.
Genesis 49:29Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektiĝas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu troviĝas sur la kampo de Efron la Ĥetido,
Genesis 50:5Mia patro ĵurigis min, dirante: Jen mi mortas; en mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni.
Genesis 50:24Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el ĉi tiu lando en la landon, pri kiu Li ĵuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.
2 Samuel 24:24Tamen la reĝo diris al Aravna: Ne; mi volas aĉeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David aĉetis la draŝejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da arĝento.
Jeremiah 32:10Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj mi invitis atestantojn, kaj pesis la arĝenton per pesilo.