Genesis 27:28
Dio donu al vi roson ĉielan Kaj grason de la tero Kaj multe da greno kaj mosto.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 27:39Kaj lia patro Isaak respondis kaj diris al li: Jen la graso de la tero estu en via loko de loĝado Kaj la ĉiela roso de supre;
Genesis 49:20Ĉe Aŝer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandaĵojn al reĝoj.
Numbers 18:12Ĉion plej bonan el oleo kaj ĉion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaaĵojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi.
Deuteronomy 8:7Ĉar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,
Deuteronomy 32:2Verŝiĝos kiel pluvo mia instruo, Fluos kiel roso mia parolo, Kiel pluvego sur verdaĵon Kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.
Deuteronomy 33:28Kaj Izrael loĝas sendanĝere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia ĉielo gutigas roson.