Genezo 43:23
Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 42:28Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen ĝi estas en mia sako. Tiam konsterniĝis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?
Genesis 43:14Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfaniĝis, mi restu seninfana.
Judges 19:20Kaj la maljunulo diris: Paco estu al vi; ĉion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato.
1 Chronicles 12:18Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris: Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jiŝaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, ĉar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin ĉefoj de la militistoj.
Ezra 4:17La reĝo sendis respondon: Al Reĥum, konsilisto, Ŝimŝaj, skribisto, kaj al la aliaj iliaj kunuloj, kiuj loĝas en Samario kaj en la aliaj transriveraj lokoj, pacon kaj saluton.
Luke 24:36Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.