Genezo 43:9
Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaŭ via vizaĝo, tiam mi estos kulpa antaŭ vi dum la tuta vivo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj.
Cross References
Genesis 9:5Ankaŭ vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de ĉiuj bestoj Mi ĝin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de ĉiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo.
Genesis 42:37Tiam Ruben diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin al vi.
1 Kings 1:21Kiam mia sinjoro la reĝo kuŝiĝos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj.
Psalms 119:122Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.
Ezekiel 3:20Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaŭ lin falpuŝilon, kaj li mortos; ĉar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano.
Ezekiel 33:8Kiam Mi diros pri la malvirtulo: Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraŭ lia konduto: tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.