Genezo 45:21
Kaj la filoj de Izrael faris tiel. Kaj Jozef donis al ili veturilojn laŭ la ordono de Faraono, kaj li donis al ili provizojn por la vojo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
20Kaj ne tro zorgu pri viaj aĵoj; ĉar ĉio bona en la Egipta lando estas al via dispono.
Cross References
Genesis 45:27Kaj ili rediris al li ĉiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili; kaj li vidis la veturilojn, kiujn Jozef sendis, por veturigi lin, kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob reviviĝis.
Exodus 17:1La tuta komunumo de la Izraelidoj elmoviĝis el la dezerto Sin laŭ siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki.
Numbers 7:3ili alportis siajn oferojn antaŭ la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de ĉiu, kaj ili venigis tion antaŭ la tabernaklon.
2 Chronicles 35:16Tiamaniere estis aranĝita en tiu tago la servado al la Eternulo, por farado de la Pasko kaj alportado de bruloferoj sur la altaro de la Eternulo, laŭ la ordono de la reĝo Joŝija.
Lamentations 1:18Justa Li estas, la Eternulo, ĉar mi malobeis Liajn vortojn. Aŭskultu, ho ĉiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon: Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.