Genezo 49:8
Jehuda, vin laŭdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Kliniĝos antaŭ vi la filoj de via patro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 29:35Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial ŝi donis al li la nomon Jehuda. Kaj ŝi ĉesis naski.
Genesis 42:6Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj kliniĝis al li vizaĝaltere.
Genesis 46:12Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj Ŝela kaj Perec kaj Zeraĥ; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: Ĥecron kaj Ĥamul.
Numbers 10:14Kaj unue elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Naĥŝon, filo de Aminadab.
Deuteronomy 33:7Kaj ĉi tion pri Jehuda li diris: Aŭdu, ho Eternulo, la voĉon de Jehuda, Kaj alkonduku lin al lia popolo; Per siaj manoj li sin defendos, Kaj Vi estu helpanto kontraŭ liaj malamikoj.
Joshua 15:20Jen estas la posedaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj.