Genezo 7:21
Kaj pereis ĉiu karno, kiu moviĝas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
20Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn.
22Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis.
Cross References
Genesis 6:13Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min, ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.
Genesis 7:4Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis.
Isaiah 24:6Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.
Jeremiah 4:22Ĉar Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsaĝaj infanoj, ili ne komprenas; saĝaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.
Hosea 4:3Pro tio ekploros la tero, kaj malfeliĉo trafos ĉiujn ĝiajn loĝantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo; eĉ la fiŝoj de la maro malaperos.
Joel 2:3Antaŭ ĝi ekstermas fajro, kaj post ĝi bruligas flamo; antaŭ ĝi la lando estas kiel la Edena ĝardeno, kaj post ĝi absoluta dezerto; kaj neniu saviĝos de ĝi.