Genezo 7:23
Kaj ekstermiĝis ĉiuj ekzistaĵoj, kiuj estis sur la tero, de homo ĝis brutoj kaj rampaĵoj kaj birdoj de la ĉielo; ili ekstermiĝis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
22Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis.
24Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.
Cross References
Genesis 7:21Kaj pereis ĉiu karno, kiu moviĝas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj.
Exodus 14:28Kaj la akvo revenis, kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu.
Job 22:15Ĉu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj,
Psalms 91:7Ĉe via flanko falos milo, Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; Sed vin ĝi ne tuŝos.
Proverbs 11:4Ne helpos riĉo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.
Ezekiel 14:14Kaj se meze de ĝi troviĝus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.