Epistolo al la hebreoj 8:9
Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, Ĉar ili ne restis en Mia interligo, Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Epistolo al la hebreoj 8
Cross References
Genesis 19:16Sed ĉar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon.
Exodus 24:3Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo ĉiujn vortojn de la Eternulo kaj ĉiujn leĝojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu voĉo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros.
Exodus 34:10Kaj Li diris: Jen Mi faros interligon; antaŭ via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ĉe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; ĉar terura estos tio, kion Mi faros por vi.
Deuteronomy 5:2La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur Ĥoreb.
Deuteronomy 29:12por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian ĵuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaŭ,
Deuteronomy 31:16Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj ĉi tiu popolo komencos malĉasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun ĝi venas, kaj ĝi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun ĝi.