Libro de Hoŝea 10:13
Vi plugas malpiaĵon, vi rikoltas malbonagojn, vi manĝas frukton de mensogo; ĉar vi fidas vian vojon, la multon de viaj herooj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
1 Samuel 24:14Post kiu eliris la reĝo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon.
Psalms 33:16La reĝon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.
Psalms 62:10Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane; Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro.
Proverbs 12:19Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento.
Proverbs 19:5Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos.
Ecclesiastes 9:11Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la saĝuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas riĉecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili ĉiuj dependas.