Hosea 2:5
ĉar ilia patrino malĉastis, ilia naskintino malhonoris sin; ĉar ŝi diris: Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanaĵojn kaj miajn linaĵojn, mian oleon kaj miajn drinkaĵojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Ankaŭ ŝiajn infanojn Mi ne kompatus, ĉar ili estas infanoj de malĉasto;
6Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi ĉirkaŭbaros ŝin, ke ŝi ne trovos siajn vojojn.
Cross References
Ezra 9:6kaj mi diris: Ho mia Dio, mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al Vi, ho mia Dio; ĉar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo fariĝis granda ĝis la ĉielo.
Isaiah 50:1Tiele diras la Eternulo: Kie estas la eksedziga letero de via patrino, per kiu Mi ŝin forpuŝis? aŭ al kiu el Miaj kreditoroj Mi vendis vin? Jen pro viaj pekoj vi estas venditaj, kaj pro viaj krimoj estas forpuŝita via patrino.
Jeremiah 2:20Ĉar antaŭ longe vi rompis vian jugon kaj disŝiris viajn ŝnurojn, kaj vi diris: Mi ne plu malbonagos; tamen sur ĉiu alta loko kaj sub ĉiu verda arbo vi kuŝigis vin kiel malĉastistino.
Jeremiah 3:1Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.
Jeremiah 11:13Ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por incensi al Baal.
Jeremiah 44:17sed ni faros ĉion laŭ la vortoj, kiuj eliras el nia buŝo, ni incensos al la reĝino de la ĉielo, ni verŝos al ŝi verŝoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj reĝoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.