Libro de Hoŝea 6:2
Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaŭ Li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Kings 20:5Reiru, kaj diru al Ĥizkija, la estro de Mia popolo: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.
Psalms 61:7Li restu eterne antaŭ Dio; Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.
Ezekiel 37:11Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras: Sekiĝis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto.
Hosea 13:14El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho Ŝeol? Sed la konsolo estas ankoraŭ kaŝita antaŭ Miaj okuloj.
Romans 14:8Ĉar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; ĉu ni vivas do, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas.