Libro de Jesaja 1:6
De la plando de la piedo ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek ĉirkaŭligitaj, nek moligitaj per oleo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Job 2:7Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto.
Psalms 38:3Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.
Jeremiah 6:7Kiel fonto elfluigas sian akvon, tiel ĝi elfluigas el si malbonon; nur perforteco kaj rabado estas aŭdataj en ĝi, antaŭ Mi estas ĉiam turmentado kaj batado.
Jeremiah 8:21La malfeliĉo de mia popolo min afliktas, mi malĝojas, mi sentas teruron.
Jeremiah 30:12Ĉar tiele diras la Eternulo: Danĝera estas via vundo, kaj via ulcero estas dolorplena.
Jeremiah 33:6Jen Mi redonos al ĝi bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero.