Job 2:7
Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6La Eternulo diris al Satano: Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.
8Li prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi, sidante meze de cindro.
Cross References
Exodus 9:9Kaj ĝi fariĝos polvo super la tuta lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj fariĝos el ĝi brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta.
Deuteronomy 28:35La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resaniĝi, de la plando de via piedo ĝis via verto.
Job 1:11Sed etendu nur Vian manon, kaj ektuŝu ĉion, kion li havas; Vi vidos, ĉu li ne blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo.
Job 30:17En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.
Isaiah 1:6De la plando de la piedo ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek ĉirkaŭligitaj, nek moligitaj per oleo.
Revelation 16:11kaj ili blasfemis la Dion de la ĉielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.