Libro de Jesaja 12:1
En tiu tago vi diros: Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 12
Cross References
Nehemiah 8:10Kaj li diris al ili: Iru, manĝu grasaĵon kaj trinku dolĉaĵon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; ĉar ĉi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malĝoju, ĉar la ĝojo pri la Eternulo estas via forto.
Psalms 30:5Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego.
Psalms 67:1Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela.
Psalms 72:15Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba; Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.
Psalms 85:4Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni.
Psalms 149:6Glorado al Dio estas en ilia buŝo, Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,