Libro de Jesaja 20:2
en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante: Iru, kaj demetu la sakaĵon de via lumbo, kaj demetu la ŝuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 20
Cross References
Joshua 5:15Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo: Demetu viajn ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.
2 Samuel 6:20Kiam David revenis, por beni sian domon, Miĥal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris: Kiel majesta estis hodiaŭ la reĝo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaŭ antaŭ la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj!
Job 1:20Tiam Ijob leviĝis, disŝiris sian veston, pritondis sian kapon, ĵetis sin sur la teron, kaj adorkliniĝis;
Jeremiah 13:1Tiele diris al mi la Eternulo: Iru, aĉetu al vi tolan zonon kaj metu ĝin sur viajn lumbojn, sed en akvon ĝin ne metu.
Ezekiel 4:5La jarojn de ilia malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn: dum tricent naŭdek tagoj vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael.
Ezekiel 24:23Kaj via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj ŝuoj estos sur viaj piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi konsumiĝados pro viaj malbonagoj kaj ĝemados unu al alia.